Maimon kaj aliaj anstataŭ ekzamenado de dokumentoj faris longajn klarigojn etimologiajn,
Nomoj ja havas etimologion, sed elekti el la diversaj nomformoj estis tasko de la patro de
LMZ kaj oficiale fiksi ĝin estis tasko de oficistoj tiutempaj. Ni ne rajtas elekti alian nomon
ajnan plumnomon, ajnan pseŭdonimon, sed falsaĵoj estas ĉiuj ŝanĝoj kaj modifoj, kiujn ne li
mem faris. Kaj komprenebel neniu el liaj plumnomoj iĝis lia nomo anstataŭ LMZ.
Franclingva letero de Émile Javal al Zamenhof. 1905-10-15. = Ludovikito 1985: Postrikolto de ludovikaĵoj. p.
8
Ekde 1913 kelkaj aŭtoroj la nomon Ludoviko oni metis en la unuan lokon, kaj Lazaro
iĝis la dua antaŭnomo (Zakrzewski 1913:3). Ekde tiam ekzistas du „falsofarantaj skoloj” la pli
malnova insistas je la unueco de Lazaro, sed la „ludovikistoj” persistas je la unueco de
Ludoviko. La lastaj iĝis pli plopularaj. La zamenhofologo Naftali Zvi Maimon ne nur la
nomon Markoviĉ, sed ankaŭ la nomon Lazar klopodis forgesigi. Tiucele li asertis tute
senbaze, ke „post la doktoriĝo en 1885, la nomo Lazar publike ne plu aperas. Anstataŭ ĝi
troviĝas ĉiam: Ludoviko.” (Maimon 1978: 50).
Necesas fiksi, ke nek Lazaro Ludoviko, nek Ludoviko Lazaro estis la antaŭnomoj de
Zamenhof. La plumnomo Lazaro Ludoviko Zamenhof ekzistis, estas aŭtentika, kaj la
plumnomo Ludoviko Lazaro Zamenhof estas postzamenhofa falsaĵo. Tamen Ludoviko kaj ĝiaj
variantoj ekzistis kiel kromnomoj kaj Zamenhof uzis, eĉ ŝatis ĝin. Ekzemple en 1911 li aliĝis
kiel la bangasto Ludwig Zamenhof al la banloko Bad Kissingen.
29
En 1889 li skribis en letero:
„Mia plena nomo estas Ludvigo Lazaro (Людовик Маркович З-фъ)”.
30
Tiu LMZ-citaĵo certe
estas taŭga por analizi la psikon de LMZ kaj lian rilaton al sia patro, sed ne konstati lian
nomon. Nek lia letero, nek hotela gastlibro estas pli aŭtentika fonto, ol la oficialaj
dokumentoj. Krome post tiu LMZ-letero
Ludvigo Lazaro tamen ne aperis kiel plumnomo, nur
post la morto de Zamenhof, inter la dekduoj da aliaj falsaĵoj, kiujn oni produktis dum
jarcento. Post la morto de Zamenhof estiĝis la falsa Ludovik-kulto. Anstataŭ studado de la
aŭtentikaj dokumentoj esperantistoj post la morto de LMZ klopodis elekti taŭgan nomon por
li. li ne sentas la absurdaĵon de ajna rezonado., kio estus ilia primara tasko, estas ekster ilia
intereso. Kvazaŭ LMZ estintus super la rusaj leĝoj. Malkonsidero de la oficialaj dokumentoj
Eble la plej bizara fenomeno de Esperantio estas. Ilia malsukceso estas evidente ankaŭ ekster
Esperantio.
Esperantistoj abunde liveris falsajn informojn al neesperantistoj. Sekve el la
ekzamenitaj 97 enciklopedioj
31
nur en ses estas lia kompleta, vera nomo, kiu povas esti
referencilo. La nomo de
Lazar Markoviĉ Zamenhof la unuan fojon aperis en la ukrainiaj
enciklopedioj Ukrainska Radjanska Enciklopedija (uk1, uk2) en la sesdekaj jaroj, poste en
kelkaj hungaraj enciklopedioj (hu11, hu12, hu17, hu19). En 15 aliaj enciklopedioj aperis nur
mallongigitaj nom-variantoj konsistantaj el unu-du elementoj de la nomo. Lazar Zamenhof
estas en unu (sr1), Lazarus Zamenhof en tri (en5, en9, es1), simple nur Zamenhof estas en
sep (fr7, hu1, hu3, hu6, hu7, it2, ru2), Dr. Zamenhof en tri (fr1, fr3, fr5) kaj Eleazar
Dostları ilə paylaş: