8. Amaso da falsaj informoj pretekste de antaŭnom-tradukoj
Pro kaŝado de la referencnomo LMZ en Esperantlingvaj eldonaĵoj aperis amaso da
falsaj informoj pri lia nomo. Oni povus ilin envicigi kaj klarigi sur multaj paĝoj, sed ni
rigardu nur tiun solan numeron de la revuo Esperanto, oficiala organo de UEA, kiu ĝuste
kuŝas sur mia tablo, marto 2009. La antaŭnomoj de Zamenhof varias laŭ la plaĉo de la
aŭtoroj: L.L. (p.52.) Doktoro Esperanto (p.54.), Lejzer Ludwik (p. 55.), Ludoviko Lejzer
(Lazaro) (p.57.)
Pluraj enciklopedi-redaktoroj prave eksuspektis je la kompetenteco de esperantistoj,
kaj forigis el la tekstoj ĉiujn antaŭnomojn kaj „asimilitajn nomformojn”. Restis en pluraj
enciklopedioj nur la familia nomo Zamenhof. Ĝuste kiel en artikoloj pri mezepokaj mastroj,
kiuj estas menciindaj, sed oni ne povas scii pri ili detalojn.
En 1905 en juda enciklopedio aperis tio, ke la „Mark estas la nomo de la patro” (ru-
en1). Do li devus esti Markoviĉ. Ĝuste tiun fakton pri la patro neniu transprenis, sed oni
surprizis la publikon per novaj kaj pli novaj nomoj de Zamenhof. Kvazaŭ li post sia morto
estus ŝanĝanta sian nomon pli kaj pli ofte.
Kiu pensis, ke Louis estas franca antaŭnomo de Zamenhof, seniluziiĝos, ĉar trovos
ĝin nur en unu enciklopedio, kaj tiu ne franca estas, sed angla (en12). En la franca ĝi aperis
nur kiel unu elemento de duobla nomo kun dividostreko: Louis-Lazare (fr2). En la renoma
franca Larousse ĝi aperis tiel en 1932. Sed poste en alia franca enciklopedio tio aperis jam sen
dividostreko: Louis Lazare (fr4). En la francaj enciklopedioj tiu formo Louis Lazare
disvastiĝis, sed post iom da tempo ankaŭ ĝi „elmodiĝis.” Laŭ la eldonejo Larousse Zamenhof
en 1974 jam estis Ludwig, eĉ kvazaŭ li estus vivanta kaj alprenanta du novajn nomojn
samtempe: Ludwig Lazarus kaj Lejzer Ludwig (fr6). Larousse „permesis” ambaŭ nom-
kombinaĵojn, sed ne klarigis la la kaŭzon de la inversa vicordo. La esenco de tiu ŝanĝo estis:
anstataŭ unu falsa informo aperis du novaj falsaj informoj. Tamen Larousse en 1988 jam ne
nur la formon Louis eliminis, sed ankaŭ la formo Ludwig iĝis nedezirata (fr8). Ekde tiam la
antaŭnomo de Zamenhof „france” estas Ludwik.
Ni rigardu la italan nomformon. Louis eĉ en Italio estis pli populara, ol en Francio,
almenaŭ ĝi longe restis en la kombinaĵo Lázaro Louis (it1). Sed fine ankaŭ italoj sentis la
neceson freŝigi Zamenhofon kaj oni baptis lin Lejzer Ludovik (it3). Dume en la portugala
aperis Ludwig (po1).
En kelkaj eldonoj de la germana eldonejo Brockhaus la antaŭnomo de Zamenhof estis
Ludwig (de2, de5), sed laŭ aliaj eldonoj Lazarus Ludwig (de3, de4, de6). Dume en la
enciklopedioj de Meyers de 1906 ĝis 1980 (de1, de7) oni trovis nur L. Zamenhof. En 1981
Zamenhof tamen iĝis Ludwik (de8). Tiun Ludwik transprenis ankaŭ la enciklopedio Das neue
Osteŭropa, eldonita en 1993 en Svisio (de9). Sed ĝuste tiam la eldonejo Meyers decidis
„freŝigi” Zamenhofon per la antaŭnomoj Ludwik Lazarus (de10). Aliaj germanaj
enciklopedioj tamen ne sekvis ĝin, eĉ nuntempe refoje aperis la antaŭnomoj Ludwig kaj
Ludwig L. (de11). Oni povas konjekti, ke Ludwig L. devenas el la malnova Lazarus Ludwig,
kvankam ekzistas ankaŭ aliaj solvoj.
Por parolantoj de la angla lingvo grava inform-fonto estis Encyclopaedia Britannica,
kiu en 1910 (en1) jam menciis L. Zamenhof. Sed kiu estas tiu L.? La enigmo duobliĝis en
1926, ĉar laŭ la nova eldono de Encyclopaedia Britannica jam temis pri L. L. Zamenhof. Nur
post la dua mondmilito en 1958 kaj nur la por la aŭstralianoj evidentiĝis, ke temas pri
Lazarus (en5). Post The Aŭstralian Encyclopaedia ankaŭ la eldonejo Pinguin akceptis tiun
solvon (en9). Sed kio pri L. L.? En 1958 ankaŭ tiun enigmon provis solvi Everyman’s
Encyclopaedia je Ludwig Lazarus (en7), sed je tiu solvo ne estis konsento. Laŭ The
Encyclopedia Americana temas pri Lazarus Ludwig (en8), sed nur por usonanoj. Laŭ la
10
internacia eldono de la sama enciklopedio temas pri Ludovic L. (en15), kvankam iom poste
Academic American Encylopedia deklaris lin Ludwik Lazar (en17). Pli malfeliĉa sorto trafis
legantojn de aliaj enciklopedioj, en kiuj laŭ la artikolo Esperanto temas pri Louis, sed laŭ la
artikolo Zamenhof pri Ludwig Lazarus (en12, en13). En la jaro 1991 The New Encyclopaedia
Britanncia riĉigis plu la anglan lingvon per la plua „angla formo” Ludwik Lejzer (en19). Tiu
nomo disvastiĝis en italaj, hispanaj kaj francaj enciklopedioj en la okdekaj-naŭdekaj jaroj,
tamen ne en la anglaj. Tiu serio de falsaj informoj certe ne finiĝis, ĉar la anglalingvaj
eldonejoj ankoraŭ ne provis ĉiujn matematike eblajn nomkombinaĵojn kaj nomvariaĵojn.
La hungara formo de Ludoviko devus esti Lajos, sed tiu nomo aperis nur en unu
enciklopedio (hu5), aliloke troveblas Ludwig Lazarus (hu2), Lazar Ludwig (hu4), Ludwik
(hu21), L. Ludowik (hu9, hu13), L.L. (hu8), L. (hu10) kaj Eleazar (hu14). Ankaŭ hungaraj
esperantistoj ne intencis konstati lian nomon, sed nur elekti ion plaĉan, propagandcele taŭgan.
En la Esperanta subkulturo kvazaŭ religia kredo, pseŭdo-aksiomo estas, ke la nomo de
Lazaro Ludoviko Zamenhof estas mondvaste konata. Envere tiu nomo ekster la Esperantio
Dostları ilə paylaş: |