Lazaro Ludoviko Zamenhof estas pseŭdonimo (hu14). La unuan fojon li kuraĝis aserti tion.
Samtempe li ellasis la jaron 1887, rimarkinte, ke ĝia mencio senkreditigus la tuton, ja neniu
elemento de tiu nomo estiĝis en 1887. Depost tiu logika aserto de Szerdahelyi aliaj
esperantistoj kutime tiel bagateligis la nepruveblan nom-falsofaron, ke Ludoviko estis nur
„alprenita nomo”. Sed se tio estis alprenita nomo, ni revenis al la fundamentaj demandoj: kiu
„alprenis” tiun nomon kaj kiam? Kio estis lia vera, originala nomo? Kiel eblas, ke pluraj
seriozaj aŭtoroj nur halanĝas je tiu temo?
La zamenhofologo Naftali Zvi Maimon en la 214-paĝa verko La kaŝita vivo de
Zamenhof grave kontribuis al la zamenhofologio per multaj utilaj detaloj pri la juda kulturo,
sed aliflanke li klopodis plifortigi la malnovajn falsaĵojn kaj nebuligi la verajn problemojn.
Malgraŭ falsaj asertoj de Maimon pri la nomoj de Zamenhof, liaj aliaj kontribuoj al la
zamenhofologio estis fidindaj, kontentige dokumentitaj, ekzemple pri la etna konsisto de la
loĝantaro de la urbo Bjelostoko (Maimon 1978: 20). Li en la sama libro resumis la pruvojn pri
la judeco de Zamenhof kaj neis lian polecon. Post pliaj dek jaroj ankaŭ la akademiano
Dostları ilə paylaş: |