Zamenhof forprenis de li la antaŭnomojn kaj baptis lin Ludwik, kvankam la polaj leĝoj ne
koncernis mortintajn personojn
43
. Tiu falsofaro krome estis kontraŭ la bibliotekaj reguloj, ja la
rusajn, hispanajn, ktp. tri-elementajn nomojn oni konservas, ne parolante pri tio, ke la
katalogo nepre devus montri la referenc-nomon.
Aliflanke verŝajne ne estis kulpaj la rusaj biblitekistoj, kiuj provis deĉifri la ĝustan
nomon el la galimatioj elpensitaj de „ludovikologoj”, „ludovikistoj”, „ludvigistoj”, k. s.
strangaj esperantistaj figuroj. Ebel la Ljudvigoviĉ-kazo sobrigos la hodiaŭajn falsofarantojn
kaj la amoko-kurado iniciatita de Javal kaj liaj kunuloj definitive finiĝos.
Laŭ la ideologiaj kaj politikaj kialoj elpensitaj, diversaj falsaĵoj fortigis unu la alian.
Jam en la komenco de la 20-a jarcento ili konsistis ĝisoste falsan Zamenhof-paradigmon.
Dostları ilə paylaş: |