Bernard Golden grave kontribuis al la malkaŝo de la falsaj asertoj pri la „poleco” de
Zamenhof (Golden 1988:23, 1991:12-16).
Sed post la apero de mia artikolo pri Lazar Markoviĉ (Rátkai 1992) Golden kvazaŭ
esprimis sentojn de tiuj esperantistoj, kiuj kvankam sciis ke la antaŭnomoj de Zamenhof certe
ne estis Lazaro Ludoviko, tamen insistis je falsaĵon plu. Li rezonis ke jes, la patra nomo de
Zamenhof estis Markoviĉ, sed tio ne havas grandan signifon, ja „la rusa patronomo Markoviĉ
estis trudita al li de la kutimoj en la tiama rusa imperio”.
41
Li ne neis la falsofarojn, sed provis
pravigi la falsofarantojn morale.
42
La Rusa Imperio vere trudis la rusan nomformon al la subuloj, al judoj, tataroj,
kazaĥoj, germanoj, kaj la aliaj naciaj minoritatoj eĉ per la forto de la leĝo. Sed el tio tute ne
sekvas, ke esperantistoj devas prisilenti, malgravigi tiun gravan, historian fakton, eĉ en la 21-a
jarcento. Kial ni hontu pri la politiko de la Rusa Imperio? Krome tio estis problemo nur por la
unua-dua generacioj de la asimilataj ne-rusoj. Por la novaj generacioj tio jam estis „natura”
40
Li mem konfesis tion al mi kiam mi demandadis lin pri tiuj detaloj. Tiutempe ankaŭ mi ne vidis la solvon.
41
Letero de Bernard Golden al Árpád Rátkai. 1993-11-29. OIK, Fajszi-gyűjtemény.
42
Verdire: okazis pluraj reagoj, laŭ kiuj mi „provis senhonorigi Ludovikon”, mi „ne estimas sufiĉe Ludovikon”,
mi estas „perfidulo de Esperanto, k. s.
19
afero. En la kazo de Zamenhof-familio eĉ pli, ja la patro Mark Fabianoviĉ Zamenhof
memvole, konscie klopodis asimiliĝi en la rusan etnon kun sia tuta familio. Post lia morto la
rusa estis la amata lingvo de lia filo Lazar kaj en lia familio, sen ajna altrudo. Alia afero estas,
ke la kompletan asimiliĝon de la judoj preskaŭ tute malebligis kaj la rusa, kaj la pola socio.
Lazar mortis en la jaro 1917, sed la rusan kulturon li jam transplantis ankaŭ en liajn
gefilojn. Ankaŭ ili estis kaj restis rusaj judoj en la jam sendependa Pollando. Kvankam
konforme al la polaj leĝoj perdis la duan antaŭnomon Lazareviĉ aŭ Lazarovna, ili restis rusaj
judoj. Adam Lazareviĉ Zamenhof ricevis la du-elementan, polan nomon Adam Zamenhof.
Same Sofia Lazarovna Zamenhof kaj Lidia Lazarovna Zamenhof perdis sian duan
antaŭnomon. Jen „altrudo” de la polaj nomformoj, same kiel en Rusio la rusaj nomformoj. Ni
sci devas pri tio, kaj ne aprobi aŭ malaprobi ilin.
Sed la bibliotekistoj en Poznan kaj en Kraków post la morto de Lazar Markoviĉ
Dostları ilə paylaş: |