Rusio dum la vivo de LMZ dividiĝis al 81 gubernioj. En 1791 la cara administrado por la
enmigrintaj judoj asignis Judan enloĝiĝan zonon
20
en la okcidenta parto de la lando. Judoj
devis loĝi en la urboj de la tiu zono, kie okazis multaj kontraŭjudaj pogromoj, krome ili ne
rajtis libere elekti profesion kaj oni limigis iliajn lern-eblecojn. Juda enloĝiĝa zono ĉesis nur
en 1917, je la egalrajtigo de ĉiuj minoritatoj.
Tiu rusia Judujo dum la vivo de Zamenhof ampleksis 22 guberniojn. Zamenhof
naskiĝis en la Grodna gubernio, en la urbo Bjelostoko, kiun oni skribis kompreneble per
cirilaj literoj: Белосток. La Esperanta formo de tiu urbonomo la unuan fojon aperis en la
revuo Lingvo Internacia en la jaro 1896, en letero de Zamenhof: „Mi naskiĝis en Bjelostoko,
gubernio de Grodno.”
21
La situo de Bjelostoko krom la oficiala, jura divido estas difinebla ankaŭ laŭ
geografiaj-historiaj regionoj: ĝi situis en la regiono Litvo.
22
Multaj poloj, litovoj kaj judoj
same konsideris Litvon kiel sian patrujon. En la Rusa Imperio pro la grandaj distancoj kaj
grandaj socigeografiaj diferencoj vere grandan signifon havis la regionismo kaj la samlokeco.
La rusia Bjelostoko en 1918 (sed definitive nur en 1921, laŭ la packontrakto en Rigo)
iĝis parto de la sendependiĝanta Pollando. Ĉu Bjelostoko (Белосток) en la longa 19-a
jarcento (t. e. ĝis la unua mondmilito) kaj la postmilita Bjalistoko (Białystok) estis la samaj
lokoj? Geodezie jes, t. e. la geografiaj koordinatoj identas, sed preskaŭ ĉio alia rapide
ŝanĝiĝis, diferencis: politika potenco, administracio, instancoj, jursistemo, mono, ekonomio,
trafiko (fervoja ŝpuro), oficiala lingvo kaj skribo (alfabeto), kulturo, oficiala religio, etna
konsisto de la loĝantaro, aspekto de la urbo ktp. La du urbonomoj kaj prononce kaj skribe
diferencas, kaj ili strikte ligiĝas al sia historia periodo.
23
La PIV-aj urbonomoj Bjelostoko
(Zamenofa vorto) kaj Bjalistoko (en Pollando) precize respegulas la realon.
Dostları ilə paylaş: |