1. Nomo
Aŭtentika nomo de persono estas fundamenta identigilo fiksita en oficialaj dokumentoj. La
nomo estas fundamenta referencilo en tiuj kazoj, kiam la persono aplikas unu aŭ plurajn
plumnomojn, aŭtornomojn, pseŭdonimojn, kaŝnomojn, karesnomojn, mallongigitajn nomojn,
kromnomojn, moknomojn, ŝercnomojn, asimilitajn (tradukitajn, alilingvajn) nomformojn kaj
aliajn nomvariantojn. Referencilo aparte gravas en la bibliotekaj katalogoj kaj ĝenerale en
informadiko.
Samtempe (sinkrone) nur unu aŭtentika nomo ekzistas, sed sinsekve (diakrone) oni
povas havi du aŭ plurajn. Nomŝanĝo povas okazi nur laŭ decido aŭ almenaŭ rekono, konfirmo
de ŝtata aŭtoritato, kaj oni devas same fiksi tion en oficialaj dokumentoj, aŭ almenaŭ oni
povas sendube konstati tion el aliaj oficialaj dokumentoj, kies temo ne la nomŝanĝo estas.
Ekde la nomŝanĝo tiu nova estas la aŭtenta, kaj la persono por oficiala celo devas uzi
ekskluzive la novan, uzo de la malnova estas falsofaro.
Rusaj nomoj konsistas el tri elementoj: person-nomo + patra nomo derivita + famili-
nomo. Pri la nomo de Zamenhof ekzistas la pluraj dokumentoj, kiuj aperis plurfoje kun
fotokopio, traduko ktp. Laŭ la nakiĝatesto
1
oni registris la jidan personnomon de la
novnaskito: Лейзеръ (Lejzer). Poste, en la aliaj dokumentoj, ne tiu nomo aperis, sed la
antaŭnomo Лазарь (Lazar).
Lia dua nomo derivita el la nomo de patro ne aperis en la naskiĝdokumento. En unu
dokumento tiun duan nomon oni derivis el la jida nomo de lia patro: Мотелев (Motelev), kaj
en alia dokumento la patran nomo aperis ruse kaj en krampoj jide: сын Маркa (Мотеля), t.
e. „filo de Marko (de Motel)”. En ĉiuj aliaj dokumentoj tiu patra nomo estas Маркович
(Markoviĉ).
En la dokumentoj kompreneble oni skribis lian nomon en la oficiala, rusa lingvo, per
ciril-litera alfabeto: Лазаръ Маркович Заменгофъ, t. e. Lazar Markoviĉ Zamenhof. Lian
nomon atestas la jenaj oficialaj dokumentoj:
1
Esperanto Triumfonta nr. 115. 1922-12-17. = Lapenna 1960: [105, fotopaĝo 1]. = Boulton 1962: [fotopaĝo 3].
= Holzhaus 1973: 8,68. 1978: 10,71. = Holzhaus 1978: 10, 71.
2
1. Atesto pri lia sano, 1869.
2
2. Peticio de Zamenhof al la Moskva Universitato, 1879.
3
3. Atesto pri tio, ke li estas filo de Marko Fabianoviĉ Zamenhof, 1879.
4
4. Peticio de Zamenhof al Moskva Universitato, 1879, alskribo 1880.
5
5. Atesto de la Moskva Universitato al Zamenhof pri eksigo, 1881.
6
6. Atesto de Moskva Universitato pri li al la Varsovia Militadministrejo, 1881.
7
7. Diplomo por li de Varsovia Universitato, 1885.
8
8. Parto de petskribo: Programo por la periodaĵo La Internaciulo, 1888.
9
9. Aldono al la petskribo por eldono de periodaĵo, 1888.
10
10. Naskiĝdokumento de lia filino Sofia Lazarovna Zamenhof, 1889.
11
Kvankam en la naskiĝdokumento la nomo de la infano kaj de la patro aperis jide, poste
la instancoj neniam kreis pluan dokumenton por deklari la rusajn formojn, nur simple uzis
ilin. Do se temas speciale pri la suĉinfano Lejzer, aŭ pri la infano iom poste, la uzo de tiu
nomo estas ĝusta, kondiĉe ke restas klare, ke temas pri la frua, jida antaŭnomo de Lazar
Dostları ilə paylaş: |