2. Nomo mallongigita
En la rusa lingvo plej ofte oni uzas nur la unuan ataŭnomon kun la familia nomo, kaj
la duan nom-elementon oni simple ellasas, ofte ankaŭ en oficiala uzo. Krome la duan aŭ la
unuajn du nom-elementojn ofte oni mallongigas per la komencliteroj. Plej ofte restas nur la
komenclietero de la unua nomelemento. Do lia nomo plej ofte aperis kaj li plej ofte subskribis
Л. Заменгофъ aŭ L. Zamenhof.
La pli longan mallongigitan formon Л. М. Заменгофъ aŭ L. M. Zamenhof li uzis
nur en kazoj de neceso. Ekzemple en Sanktpeterburgo li dek tri foje aperigis anoncojn en la
ruslingva semajna ilustrita revuo Niva en 1899. En tiuj anoncoj la varsoviano Дръ. Л. М.
Dostları ilə paylaş: |