Edmond Privat, kiu en sia klasika Zamenhof-biografio en 1920 sen ajna klarigo asertis, ke
en 1859 li naskiĝis Ludoviko Lazaro Zamenhof. Aliaj kvazaŭ korektis tion al la alia falsaĵo: ne
Ludoviko Lazaro, sed Lazaro Ludoviko naskiĝis. Do laŭ la falsofarantoj jam en 1859 aperis
nomoj en Esperanto, kun o-finaĵo. Kvazaŭ ordinaraj homoj devus kredi ekziston de anĝeloj,
kaj ili rajtas pridiskuti nur tion, ĉu ili havas pozitivan aŭ negativan amplekson.
La eminenta esperantologo kaj instruisto pri la rusa lingvo István Szerdahelyi
rimarkis ke la nomo Lazaro Ludoviko estas absurdaĵo. Li modifis tiun jam kutiman blagon al
alia. Tiu estas „en 1887 esperantigita nomo, la originala nomo estis Eleazar Samenhof”
(Szerdahelyi 1977:203). Tamen, Zamenhof ne Eleazar-on esperantigis, sed Lazar-on. La
originalo de Esperanta Lazaro estas la rusa Lazar. La transskribo Samenhof jam dum lia vivo
elmodiĝis. Lazaro Ludoviko estis ne la nomo, sed unu el la multaj plumnomoj de Zamenhof,
kaj certe ne en 1887 aperis. Lia pseŭdonimo en 1887 estis Dr. Esperanto (kaj ne D-ro, kiel
aliaj falsofarantoj asertas). Szerdahelyi ne povis respondi al la demando, ke Zamenhof kiel
povis ricevi „originalan rusan nomon” konsistantan el du elementoj anstataŭ tri. Kiel
instruisto pri la rusa lingvo li mem ekkomprenis, ke tiu frazo estas galimatio, sed tiam li ne
trovis pli bonan solvon.
40
Szerdahelyi poste klopodis iel rompi la diablan cirklon. En enciklopedia artikolo
enhavanta la menciitan tekston insertis datumon, kiu ne akordis kun la aliaj, sed estis vera:
Dostları ilə paylaş: |