Holzhaus 1969: 296. = 1973: 49,484. – La nomoj ne estas tradukendaj, sed Holzhaus donis Esperantan formon
ankaǔ al la patra nomo („de Motel”, 1973:49). En la originala teksto estas „Мотелев” t. e. „Motelev” (1969:296,
3
nur kun preciza adreso kaj poŝtistoj rajtis enmanigi ĝin nur al tiuj personoj, kies identeco estis
kontrolebla per legitimilo.
Jam pli frue, en 1888 li dufoje anoncis en la sama gazeto tiel, ke li petis la
monsendaĵojn al la nomo L. Zamenhof. Povis okazi, ke li havis malfacilaĵon pro manko de la
dua nomo aŭ nom-mallongigo, tial li ŝanĝis la nomon en la pluaj anoncoj. Sed kiam temis pri
simpla poŝta sendaĵo, kompreneble sufiĉis L. Zamenhof, kion oni povas legi sur liaj
poŝtkartoj, kovertoj, stampiloj ktp.
En la mallongigita nomo la signifo de M. estis Markoviĉ kaj L. estis Lazar. La
esperantigita Lazaro Zamenhof estis en la Adresaro de la esperantistoj eldonita de L.
Zamenhof. La konstantecon de lia nomo montras ĝiaj derivaĵoj en la kompleta nomo de lia
filino, kiel en la menciita dokumento de Sofia Lazarovna Zamenhof el la jaro 1889 kaj ŝia
kuracista diplomo el la jaro 1915.
13
En la jaroj 1887-1889 li aplikis la plumnomon Dr. Esperanto, sed de 1889 dum dek ses
jaroj aperis liaj verkoj sub la mallongigita nomformo L. Zamenof aŭ Dr. L. Zamenof. En la
plej longa periodo de lia aŭtora aktivado li verkis preskaŭ ĉiam sub sia mallongigita nomo. La
eldonejo Hachette enkondukis ankaŭ aliajn plumnomojn, sed tio apartenas al la historio de liaj
plumnomoj. En la lasta periodo de lia vivo li uzis L. Zamenhof kiam temis pri mono.
14
En
aliaj kazoj li subskribis jen tion, jen iun el la plumnomoj.
2. Plumnomoj
La aŭtoro LMZ simile al multaj aliaj aŭtoroj aplikis plurajn plumnomojn. Komence li preferis
pseŭdonimojn, poste li aplikis sian familian nomon kun diversaj plum-antaŭnomoj. Sed en
ĉiuj periodoj apud la diversaj plumnomoj verkis ankaŭ sub la nomo L. Zamenhof. Ne
kalkulante la postzamehofajn falsaĵojn tiu L. Zamenhof estas lia plej ofta aŭtornomo.
Dostları ilə paylaş: