ne estas gajnita.”
28
Porokazan prisilenton de la etna deveno de Zamenhof en tiu situacio eble
estis pravigebla, oportuna taktiko. Sed intenca falsofaro, eĉ serio de falsofaroj ne estas
pravigeblaj. Krome tiu falsaĵaro baldaŭ perdis sian celon kaj memstare vivis plu, sendepende
de la intenco de la falsofarantoj.
Javal kaj liaj kunuloj longe sukcesis falsofari preskaŭ perfekte. La kompleksa
misinformado konsistis primare per kaŝado de la etna deveno de Zamenhof. El tio sekvis
retrospektiva nom-poligo de la rusa urbo Bjelostoko, naskiĝurbo de Zamenhof, falsofaro de
ĝia geografia situo, virtuala poligo de ĝia plejparte juda loĝantaro. Apartan historion havas la
elimino kaj forgesigo de la rusa nom-elemento Markoviĉ, kvankam tio ne plensukcesis. Poste
la elimino de la nom-elemento Lazar sukcesis eĉ multe malpli. Sed la falsofaroj daŭris post la
morto de Zamenhof.
Ankaŭ la vorton „internacia” oni taksis malavantaĝa en la „patriotaj” parolmanieroj en
Orient-Eŭropo, Francio kaj Germanio same. En la opoziciantaj ŝtatoj „nacia” estis la pozitiva
nocio kaj la „internacia” ofte signifis judo, socialisto aŭ ambaŭ. Post la apero de Lingvo
Internacia spontane aperis la vorto Esperanto kiel ĝia sinonimo. En la nova situacio multajn
esperantistojn klopodis ekskluzivigi la vorton Esperanto, eĉ retrospektive, jam de 1887. El la
difinoj de Esperanto paŝon post paŝo oni eliminis la nocion „internacia”.
La falsofarojn ne nur la iniciatintoj faris, sed ankaŭ tiuj, kiuj dum la sekva jarcento
verkis apologiojn de la falsaĵoj. Finfine la publiko ricevis diversajn galimatiojn, kiel ekzemple
la jena: „La pola Ludwik Zamenhof naskiĝinta en la pola urbo Bjalistoko kreis la artefaritan
lingvon Esperanto sub la pseŭdonimo Doktoro Esperanto.” En tiu frazo krom la vortoj
Zamenhof kaj Esperanto ĉiu alia estas falsaĵo.
La falsaj datumoj aperadas en la granda plimulto de la enciklopedioj, referencaj libroj,
en la gazetaro, kaj en la ĝenerala opinio. Sekve de la persistaj klopodoj de esperantistoj pluraj
falsaj asertoj dogmiĝis. Ĉiam estis aŭtoroj kiuj rimarkis la falsaĵojn kaj publikigis la verajn
datumojn kaj en Esperanto kaj en aliaj lingvoj, sed iliaj voĉoj nur lastatempe fortiĝis. En la
20-a jarcento la misinformado estis la „ĉefa fluo”. Pro fervoro de falsofarantaj esperantistoj la
falsaĵoj aperis kaj en la Esperant-lingva literaturo, kaj en naciaj lingvoj, en diversaj konsult-
libroj, precipe en la enciklopedioj.
Dostları ilə paylaş: |