9. Falsa naskiĝurbo kaj naskiĝlando
La ŝtatoj fiksas la geografiajn nomojn en oficialaj dokumentoj, laŭ zorge difinitaj
preskriboj, en difinita, oficialigita etna lingvo. Pere de tiel fiksitaj geografiaj nomoj la
geografiaj lokoj iĝis identigeblaj. Tiuj dokumentoj estas la oficialaj loknomaroj, kiujn en la
19. jarcento jam ĉiuj ŝtatoj kompilis pri sia regata teritorio. La loknomojn oni akordigis kun la
mapoj, kiujn la ŝtatoj produktis por militaj aŭ por ekonomiaj celoj. La loknomaroj kaj la
mapoj fiksis la staton ĵus validan (latine: status quo). Kompreneble okazadas ŝanĝoj, sed oni
daŭre sekvas ilin per kompletigoj, per oficialaj aldonoj kaj per novaj eldonoj. Datumoj de la
loknomaroj estas ne nur geografiaj, sed ankaŭ juraj kaj historiaj faktoj. Loknomo estis valida
nur ĝis ĝia oficiala ŝanĝo, sed ne ŝanĝebla retrospektive. Naskiĝlokon oni devas difini laŭ la
aktuala, oficiala loknomaro, kaj nur tiu datumo povas aperi en oficialaj dokumentoj. Post
limŝanĝo sur la konkerita, akirita teritorio kutime ŝanĝiĝas ĉiu loknomo, ja ĉiu loko ricevas
nomon en la lingvo de la konkerinta ŝtato.
La teritorio de la iama Pollando en la 19-a jarcento apartenis al Aŭstrio, Germanio kaj
Rusio, sekve oni parolis pri germana, rusa kaj aŭstra Polujoj. Restaĵo de iama ŝtato estis Pola
Reĝlando en Rusio, negrava kaj malkreskanta aŭtonomio, sed Bjelostok estis ekster ĝi. Krome
en 1874 eĉ tiu Polujo ĉesis kaj ekde tiam sur ĝia teritorio oni establis rusajn guberniojn.
Celo de la polaj naciistoj estis restarigo de la sendependa Pollando sur la teritorio de la
iama Pola Reĝlando, sed laŭ aliaj sur la teritorio de Pola-Litova Regno en la 18-a jarcento, t.
e. dekoble granda teritorio. Laŭ ilia koncepto Bjelostoko nepre devos esti en Pollando, sed laŭ
rusaj naciistoj ĝi devas resti parto de Rusio, dume aspiris la urbon ankaŭ litovaj, germanaj kaj
belorusaj naciistoj.
32
„Kompreneble” neniu el ili kosideris la volon aŭ almenaŭ la opinion de
la judoj, konsistantaj du trionojn de la loĝantaro.
Jam antaŭ la unua mondmilito polaj esperantistoj demonstrante la celon de sia
naciisma movado anstataŭ la urbonomo Bjelostoko (esperantigita el la rusa Bjelostok)
iniciatis la uzon de Bjalistoko (esperantigita el la pola nomo Białystok). La celo de naciisma
movado kiel politika starpunkto estas respektinda fakto, sed paroli pri „Bjalistoko en Pollando
en 1859” estas malrespektenda falsaĵo.
32
La urbo mem por iom da tempo apartenis al ĉiu el la aspirantoj escepte la litovojn.
|