12. Falsaĵoj gravuritaj en ŝtonon kaj en cerbojn
Menciindaj faktoroj estas ankaŭ la Zamenhof-statuoj kaj memortabuloj de la mondo,
kiujn oni starigis laŭeble en bone videblaj, turisme frekventataj lokoj, kie oni ofte legas kaj
fotas ilin. Multaj memortabuloj havas tekston en la spirito de Zamenhof, sed aliaj atestas je
provoj por „alproprigi” Zamenhofon por iu aŭ alia etno. Estas malfacile trovi memortabulon
kun ne falsa datumo, kaj la falsaĵoj varias. Neeviteble iam oni rimarkas, ke la datumoj sur ili
diferencas, kaj komenciĝas „korektoj”, t.e. unu falsan datumon ŝanĝas al alia. Pro nekono de
la ĝusta referencilo kompreneble oni venas al diversaj nekontentigaj solvoj, kaj la situacio kiel
tuto restas senŝanĝa, malbonega.
La unua falso okazis tuj post la morto de Zamenhof, antaŭ lia enterigo. Polaj
eperantistoj mendis kaj starigis la tombŝtonon kun la surskribo Ludwik Zamenhof. Poste
internacia komitato ne akceptis tiun nomon, kaj sur la definitivan tombonumenton starigitan
en 1926 oni gravuris Lazaro Ludoviko Zamenhof. La klopodoj por forigi ankaŭ lian unuan
antaŭnomon tiutempe ankoraŭ ne disvolviĝis.
Pri la hungariaj memortabuloj ni disponas pri kompleta kaj preciza katalogo de iliaj
tekstoj
37
. Laŭ tiu la antaŭnomoj de Zamenhof varias de urbo al urbo:
Dostları ilə paylaş: |