Bjelostko (Grodna gubernio, Rusio) kiel naskiĝloko de Zamenhof estas porĉiama
informo, eterna datumo. Tion ŝanĝas nek ajna posta limŝanĝo aŭ nomŝanĝo, nek eventuala
kompleta malapero de la urbo.
33
Same indiferentaj estas etimologiaj konsideroj.
34
Alia afero
estas, ke ĉu pro rusofobio ĉu pro politikaj aspiroj kelkaj polaj esperantistoj ne akceptis la
Esperantan urbonomon Bjelostoko, kaj komencis politikan manipuladon perlingvan. Ili kreis
la alian Esperantan urbonomon Bjalistoko (Zakrzewski 1913), kaj tion ekuzis kiel
naskiĝlokon de Zamenhof. La ne ekzistantan Bjalistokon ili virtuale forigis el la Grodna
gubernio, kaj metis en Pollandon.
35
Pri la naskiĝloko la ĝusta informo aperis nur en Encyclopaedia Britannica eldonita
en 1910 (en1), en Révai lexikon eldonita en 1926 (hu2) kaj en kelkaj aliaj enciklopedioj
(en11, es1, fr2, pt1, ru-en1, ru-en2, ru-en3). En plimulto de la enciklopedioj estas la falsa
datumo Bjałistok, Pollando.
Maimon (1978:199) prave rifuzis ankaŭ la argumenton el la jaro 1911, laŭ kiu
„etnologie Bjalistoko estas Polujo”, kaj „kvankam ĝi estas ekster Pola Reĝlando, ĝi apartenas
sendispute pola etnografia teritorio.” Tiuj estis argumentoj de la pola nacia imago, de la
romantika naciisma legendaro kaj nur provo pravigi falsan aserton. Dum la vivo de Zamenhof
la plimulto (inter du trionoj kaj tri kvaronoj) de la bjelostoka loĝantaro estis la jide parolanta
judaro (Maimon 1978: 19-20). Fakte en tiu urbo kaj rusoj kaj poloj estis etnaj minoritatoj.
Sed, sendepende de tio, kaj pri la nomo, kaj pri la aparteno ĉiam tiu decidis, kiu havis pli
grandan potencon.
Dostları ilə paylaş: |