10. Etnaj antaŭjuĝoj ĉiuflanke
Origine la plej grava motivo estis forgesigi, ke Zamenhof estis judo. Estiĝis granda literaturo
celante apogi apogi tiun falsan aserton. Oni povas legi detalojn pri tio, ke li junaĝe ekvivis en
Varsovio, parolis pole, estis populara inter poloj, havis polajn amikojn, eĉ polan karesnomon.
Tiu lasta aserto estis aparte ŝatanta „argumento” de la falsofarantoj, krome tiuj faktoj pri la
polaj ligoj de Zamenhof estas veraj. Nur la konkludo estis falsa. Siatempe Zamenhof mem
estis la unua, kiu refutis la aserton pri sia pola identeco. Pri la falsaĵoj oni trovas kompletan
trarigardon en la libro de Sikosek (2003: 300-309). Malgraŭ la fortostreĉoj de la falsofarantoj
ili neniam sukcesis ĝenerale kredigi tiun falson.
Laŭ 41 enciklopedioj li estis polo. Ok enciklopedioj elturniĝis tiel, ke anstataŭ klarigo
emfazis nur la varsovianecon de Zamenhof. Tridek enciklopedioj elturniĝis tiel, ke nenion ili
menciis pri lia etna identeco (kvankam en simile ampleksaj aliaj artikoloj pri aliaj famaj
personoj tion ili menciis, kelkfoje eĉ kun detaloj). En 19 enciklopedioj oni trovas parte verajn
informojn. Laŭ tiuj
judo (en11)
jude parolanta pola judo (hu18)
pola judo (en5,en7,en9, en10, en16, fi1, hu15, it2)
ruso (en1, en8, es1, fr1, fr2, fr3, fr4, ru-en1)
polo kaj judo (ep1).
33
Same kiel la imperiestro Marcus Aurelius naskiĝis en la romia urbo Aquincum (provinco Pannonia), kaj ne en
la III-a distrikto de la urbo Budapest, Hungario. Aŭ: la filozofo Immanuel Kant vivis nur en la urbo Königsberg,
Prusio, kaj neniam en la urbo Kaliningrad (=Калининград), Rusio).
34
Ankaŭ en la nova PIV (2002) estas du nomoj: Bjelostoko por la rusia urbo kaj Bjalistoko por la pollanda urbo.
Same estas ankaŭ en kelkaj etnolingvoj, ezemple en la hungara: Bjelosztok (en Rusio) kaj Białystok (en
Pollando). En pluraj aliaj etnolingvoj tiu urbonomo ne ŝanĝiĝis, ĉiam estis kaj restis ekzemple en la rusa lingvo
Bjelostok, kaj en la pola Białystok.
35
Tute alia afero estas ke post kelkaj jaroj fakte reaperis la ŝtato Pollando, kaj kiam post aventura historio
packontrakto fiksis ĝiajn limojn, Bjalistoko jam estis ene de ĝi.
13
La neesperantista publiko la unuan fojon en 1991 povis legi en enciklopedio, ke Zamenhof
estis judo el ruslingva familio. The New Encyclopaedia Britannica. 12. (en19) elfosis tiun
informon el amaso da falsaj informoj.
Kiuj ne povas akcepti la faktojn? Poloj, rusoj, judoj, katolikoj kaj esperantistoj, kiuj
mem havas antaŭjuĝojn, aŭ timas de la opinioj de la ĉefa fluo en siaj medioj. La falsadojn
iniciatinta Javal mem estis judo. Certe ne antisemito, sed timis de la antisemitaj opinioj. Dum
cent jaroj la situacio ne multe pliboniĝis. Inter la polaj esperantistoj verŝajne ne estas
antisemitoj, sed en la socio certe, same kiel rusofoboj. Do akcepti la fakton „rusa judo” estas
tiel malfaciele, ke oni preferas elturniĝajn klarigojn de la nocio etno. Kaj polaj katolikoj iel
regas la internacian katolikaron.
Kiel la misinformado funkcias praktike? Jen ekzemploj. Foje redaktoro de katolika
enciklopedio petis min verki Esperant-rilatajn artikolojn. Mi liveris ilin kaj la redaktoro estis
ege kontenta. Sed komparante ilin kun polaj katolikaj fontoj anstataŭ „rusa judo” enmetis
„polo”. Tion li faris bonintence, lastmomente, sen mia scio, ĉar li rimarkis ke mi „evidente
eraris, verŝajne pro malatento.” Je la Bjalistoka UK estas malfacile ne rimarki la pluvivantan
rusofobion. La revuo Esperanto prezentas la historion de la urbo, sed apenaŭ pri la vivperiodo
de Zamenhof. Multe pli detale prezentas la antaŭzamenofaj kaj postzamenhofajn periodojn.
Similaj antaŭjuĝoj floras inter rusoj, kiuj ne povas kompreni, ke iu povas esti „rusa
judo”, ja „oni estas aŭ ruso, aŭ judo”, kvankam ili ne rifuzas la nociojn „faranca judo”, aŭ
„germana judo”. Ankaŭ inter rusaj esperantistoj mi rimarkis la saman pensmanieron. Krome
plej ofte poloj jam aŭdis pri Zamenhof, sed por rusoj la vortoj kaj Zamenhof kaj Esperanto
sonas ekzote.
Plej obstine konraŭstaras esperantistoj, kiuj ne volas scii, nur kredi. Ili kredas
fikciaĵojn simile al naciistoj ĉie en la mondo. Kaj se jam ne kredas, timas de la aliaj naciistoj.
Kaj Waringhien, kaj Golden suferis pro la esperantista cenzurado, kiam ili volis publikigi nur
onojn de la Zamehof-falsaĵaro (Golden 1988:23). Mi spertis la saman sintenon de
esperantistaj redaktoroj, kvazaŭ estus postulato malkonsideri la ekzistantajn dokumentojn, kaj
anstataŭ ili sed abunde trakti la supozojn. Foje iu eĉ eksplikis, ke en la kazo de Zamenhof
validis la rusaj leĝoj, ĉar li estis inter la plej grandaj genioj de la homaro.
Ofte leviĝas la demando, ke kio estis la patrio de Zamenhof? Li estis rusa judo
Dostları ilə paylaş: |