vivanta en Varsovio kaj devenanta el la urbo Bjelostoko. En la Rusa Imperio pro la
grandaj distancoj kaj grandaj socigeografiaj diferencoj vere grandan signifon havis la
regionismo kaj la samlokeco. Laŭ geografiaj-historiaj regionoj Bjelostoko situis en la regiono
Litvo. Pri la deven-regiono Litvo, ĝia fizika geografio kaj etnogeografio amaso de artikoloj
kaj libroj de esperantistoj donas detalan kaj fidindan bildon. Sed pri la historia fono male:
Pollando ofte aperas kvazaŭ sentempa, abstrakta lando, kaj pri la plurfojaj disdividoj de
Pollando en la 18-a, 19-a kaj la 20-a jarcentoj kaj pri la aparteno de Bjelostoko al Rusio,
Prusio kaj Bjelorusio neniu Esperanta libro informas precize. Plej ofte nura celo de la aŭtoroj
estis konfirmi tiun falsaĵon, ke Zamenhof naskiĝis en Pollando.
En la jaro 1933 aperis Enciklopedio de Esperanto ĉe la eldonejo Literatura Mondo en
Budapeŝto. Sed pri la nomo kaj etna identeco de Zamenhof ĝi ne estas pli fidinda ol la aliaj
tiutempaj enciklopedioj. Tiutempe ankaŭ en Hungario ricevis impeton la antisemitismo, kaj la
redaktoroj devis esti tre singardaj. Malgraŭ la singardemo, prisilentoj kaj memcenzuro la
redaktoro kaj eldonanto Vilmos Bleier en 1937, jaron antaŭ la unua kontraŭjuda leĝo jam
devis prepari sian fuĝon kaj la (fine sensukcesan) elsavon de la eldonejo al Fora Oriento. Li
mortis en Parizo, en la tago de enmarŝo de la germanaj trupoj. Certe singardemo de la
redaktoroj kontribuis al tio, ke el la rusaj kaj polaj enciklopedioj oni povas ekscii nenion pri la
deveno de Zamenhof. En Orienta Eŭropo kaj judofobaj kaj rusofobaj tendencoj prosperas ĝis
hodiaŭ.
|