1. sukcese kreis la lingvoprojekton en 1887 konforme al la postulatoj starigitaj de
Comenius, kvankam li verŝajne ne konis la verkon de sia spirita antaŭulo;
2. trovis la taŭgan nomon Internacia Lingvo,
27
kvankam komece ankaŭ li uzis la
malnovan kaj maltaŭgan terminologion, kaj la nomo de la unua, ne publikigita versio de lia
lingvoprojekto estis Lingwe Universala.
En 1887 la projekto de Internacia Lingvo aperis sinsekve en rusa, pola, franca kaj
germana lingvoj, ĉiu libro kun la aŭtor-nomo/pseŭdonimo Dr. Esperanto.
6. La origino de la falsofaradoj
Tiutempe oni decidis prepari la unuan internacian kongreson de esperantistoj en
Francio. En tiu etoso elstaraj francaj esperantistoj intencante protekti kaj Zamenhofon kaj
Esperanto-movadon de la antisemitaj atakoj decidis prezenti lian personon al la publiko kun
falsa, sed ne atakebla identeco. Pro aliaj kaŭzoj fervore apogis ilin polaj esperantistoj kaj la
eldonejo Hachette, kiu eldonis verkaron de „nova” Zamenhof.
La esperantista pioniro Émile Javal, fervora franca adepto de Zamenhof, fiere
informis lin, ke okaze de la Esperanto-kongreso en 1905 aperis 700 artikoloj en la gazetaro,
sed nur unu el ili menciis la judecon de Zamenhof. La kaŝo de la vero nur tiel eblis, ke
anstataŭ ĝi ili asertis ion alian, t. e. ili mensogis, falsofaris. Javal poste konfesis: „Ni bezonis
admirindan disciplinon por kaŝi al la publiko vian originon. Pri tiu punkto akordiĝis
26
La ofte citita Zamenhofa difino „mi estas ruslanda hebreo” estas malaplikenda, ĉar: 1. temas pri judoj, la
Esperanta vorto hebrea signifas ilian malnovepokan lingvon; 2. ruslanda ne estas etna, sed geografia difino.
Elmigrintaj rusaj judoj jam ne estis ruslandaj, sed restis ruskulturaj. La infanoj de LMZ vivantaj en Pollando retis
ruskulturaj, sed ne ruslandaj. Paranteze: oni vokis Zamenhofon loĝi en Parizo, do esti franclandano. Liaj
parencoj, kiujn li vizitis dum la Vaŝingtona kongreso, estis jam kanadaj judoj
27
La procezo tutmondiĝo estas unusola, unika fenomeno, sekve por tia mondo konformas nur unu Internacia
Lingvo (tutmonda). Majuskle, ĉar ĝi ne estas spontana, sed konscia, homa kreaĵo. Kiel konscian, homan, unikan
kreaĵon oni devas skribi ĝin majuskle, same kiel Biblion, Linukson, ktp. Tute alia afero estas (minuskle)
internaciaj lingvoj regionaj aŭ la ekzistanta, sed absurda termino (minuskle) internacia lingvo en la senco etna
lingvo internacie uzata.
7
ĉiuj amikoj de Esperanto, kaj ni devas plu kaŝi la aferon, tiel longe kiel la granda batalo
Dostları ilə paylaş: |