Dum la 20-a jarcento tiu falsa paradigmo maturiĝis psika problemo de la tuta
esperantlingva komunumo. La sin-alligo al la dogmiĝintaj falsaj datumoj estis tiel forta, ke
eĉ eminentaj esploristoj ne povis aŭ ne kuraĝis konsekvence devojiĝi de la „ĉefa fluo”.
Tamen, en la lastaj jardekoj en la Esperanta gazetaro plioftiĝis la artikoloj kontestantaj la
falsajn asertojn. Ziko Markus Sikosek en eminenta verko traktis multajn falsofarojn,
antaŭjuĝojn kaj sektecajn strangaĵojn de la movado jam tute malkaŝe (Sikosek 2003). La
slogano de lia libro povus esti la zamenhofa proverbo Eĉ el sub la tero aperas la vero.
Bedaŭrinde la titolo de la libro (Esperanto sen mitoj) povas sugesti, ke temas nur pri mitoj kaj
neniam pri kulpoj, pri intencaj falsofaroj. Tia milda kvalifiko povas kuraĝigi fanatikulojn, kiuj
ne povantaj psike akcepti la veron plilongigas la agonion de la falsa Zamenhof-paradigmo.
16. Respondeco
Negadon de amasmurdo oni nomas Auschwitz-mensogo, kaj ne Auschwitz-eraro. Falsaĵaron
pri Zamenhof nomi Zamenhof-eraro estus ĝia prisilento, aŭ ĝia apologio. Neeviteble leviĝas
la demando pri la respondeco, ja la historio de la falsaĵaro ankoraŭ ne finiĝis. Viktimoj de tiu
agado estas miloj da esperantistoj, kiujn oni nutras plu per falsaj informoj, kaj kiuj pludonas
ilin sensuspekte. La respondeco estas la sama, kiel kaze de falsa mono, t. e. la sensuspektaj
disvastigantoj de falsaj informoj ne estas respondecaj, sed tiu, kiu sciante pri la falsofaroj
pludonas falsan informon, apartenas al la kulpuloj. Longan agonion de la falsaĵaro kaŭzas tiuj
diligentaj esperantistoj, kiuj klopodante trudi al Esperantio siajn antaŭjuĝojn – etnajn, naciajn,
politikajn, religiajn aŭ esperantistajn – apologiadas unun aŭ alian el la jarcenta falsaĵaro.
Dostları ilə paylaş: |